Lingvoj:
- English
- Esperanto
- français
- norsk bokmål
- Nederlands
Enhavtabelo
Preferoj > OSM Datumoj
Agordoj por la desegnado de OSM Datumoj.
Iuj agordoj estas nur montrataj en sperta reĝimo.
Opcioj por segmenta desegnado
- Desegni Direktajn Sagojn
-
Desegni direktojn indikilojn por vojo-segmentoj.
Malgrandaj sagoj ĉe la fino de ĉiu segmento montras la direkton en kiu ĝi estis desegnita.
Antaŭa prefero:draw.segment.direction
Kun Nur ĉe la kapo de vojo sagoj estas desegnitaj nur ĉe la fino de vojo.
Antaŭa prefero:draw.segment.head_only
- Desegni unudirektajn sagojn
-
Desegni sagojn en la direkto de unudirektaj vojoj kaj aliaj direktitaj trajtoj.
Por iuj vojoj kiuj havas direkto-dependajn etikedojn (kiel unudirekto) multoblaj unudirektaj sagoj povas esti desegnitaj sur la vojo.
Antaŭa prefero:draw.oneway
- Desegni segmentajn ordonumerojn
-
Desegni la ordonumerojn de ĉiuj segmentoj ene de ilia vojo.
Antaŭa prefero:draw.segment.order_number
- Desegni segmentajn ordonumerojn sur elektita vojo
-
Desegni la ordonumerojn nur por vojoj en la Elekto.
Antaŭa prefero:draw.segment.order_number.on_selected
Opcioj por elektado kaj desegnado
- Desegni virtualajn nodojn en elektada reĝimo
-
Desegni virtualajn nodojn en elektada reĝimo por facila modifo de vojo.
Permesas aldoni nodojn per trenado de la kruco en la mezo de ĉiu vojo-segmento en Elektado aŭ Lasso reĝimoj.
Antaŭa prefero:mappaint.node.virtual-size
- Desegni helpan kaŭĉukan linion
-
Variabla segmento inter la lasta fiksita nodo kaj la musmontrilo estas montrata en Desegna reĝimo.
Antaŭa prefero:draw.helper-line
Opcioj kiuj influas desegnadan efikecon
Ĉi tiuj opcioj estas nur haveblaj en Sperta reĝimo.
- Glatigi mapgrafikaĵojn (antialiasing)
-
Apliki antialiasing al la mapvido rezultigante pli glatan aspekton.
Antaŭa prefero:mappaint.use-antialiasing
- Glatigi mapgrafikaĵojn en dratreĝimo (antialiasing)
-
Apliki antialiasing al la mapvido en dratreĝimo rezultigante pli glatan aspekton.
Antaŭa prefero:mappaint.wireframe.use-antialiasing
- Emfazi celajn vojojn kaj nodojn
-
Emfazi celajn nodojn kaj vojojn dum desegnado aŭ elektado.
Aliaj objektoj brilas kiam ili estas en la kaptradiuso de la musmontrilo.
Antaŭa prefero:draw.target-highlight
- Desegni nur konturojn de areoj
-
Ĉi tiu opcio subpremas la plenigon de areoj, anstataŭante ion ajn specifitan en la aktiva stilo.
Antaŭa prefero:draw.data.area_outline_only
- Kaŝi etikedojn dum trenado de la mapo
-
Ĉi tiu opcio kaŝas la tekstajn etikedojn de OSM-objektoj dum trenado de la mapo.
Antaŭa prefero:mappaint.hide.labels.while.dragging
Aliaj opcioj
- Desegni limojn de elŝutitaj datumoj
-
Desegni la limojn de datumoj ŝutitaj de la servilo.
Kiam vi elŝutas areon, vi ricevas kaj vidas ĉiujn datumojn ene de la rektangula limskatolo kiun vi elektis. Ĉi tio inkluzivas iujn vojojn kiuj etendiĝas ekster tiu skatolo. Tial fariĝas malfacile distingi kiuj areoj enhavas plenajn aŭ partajn datumojn. Se vi markas la "Desegni limojn de elŝutitaj datumoj" skatolon, flava haŝado estas desegnita super ĉiuj areoj en kiuj datumoj ne estis plene elŝutitaj. Vi devus eviti aldoni aŭ redakti datumojn en areoj de flava haŝado ĉar ĝi povus duobligi jam ekzistantajn datumojn aŭ konflikti kun datumoj kiujn vi ne vidas.
Antaŭa prefero:draw.data.downloaded_area
Ĉi tiu opcio povas esti ŝanĝita per Desegni limojn de elŝutitaj datumoj en la Vida menuo, ankaŭ.
- Desegni neaktivajn tavolojn en alia koloro
-
Desegni la neaktivajn datumtavolojn en malsama koloro.
Mapobjektoj ne sur la Aktiva datumtavolo estas desegnitaj en griza koloro.
Antaŭa prefero:draw.data.inactive_color
- Montri forĵeteblajn ŝlosilojn
-
Montri ŝlosilojn kiuj estis konsideritaj neinteresaj ĝis la punkto ke ili povas esti silente forigitaj. (Sperta reĝimo nur)
Ili estos listigitaj en helgriza koloro en la Etikedoj/Membrecoj-panelo. Ĉi tiuj malnovaj ŝlosiloj estos forigitaj de modifitaj objektoj ĉe alŝuto.
Antaŭa prefero:display.discardable-keys
- Uzi aŭtomatajn filtrilojn
-
Montri butonojn por aŭtomate filtri nombrajn valorojn de antaŭdifinita etikedo.
Aŭtomataj filtriloj povas esti aktivigitaj ĉi tie kaj la etikedo por la aŭtomata filtrilo povas esti elektita.
Antaŭa prefero:auto.filter.enabled
- Regulo
-
Regulo difinanta kiu etikedo provizos aŭtomatajn filtrilojn, sub certa zoma nivelo.
Antaŭa prefero:auto.filter.rule
Aldonaj Langetoj
Aldonaj langetoj povas esti aldonitaj de Kromaĵoj.
Reen al Preferoj
Reen al Redakto-Menuo
Reen al Ĉefa Menuo
Reen al Ĉefa Helpo