wiki:Eo:Help/ErrorMessages

Erarmesaĝoj

Kriptaj erarmesaĝoj

Foje JOSM montras sufiĉe kriptajn erarmesaĝojn. Ekzemple, JOSM kutimis montri

Bad Request Error header: Placeholder node not found for reference -13 in way -12 (Kodo=400)

Kutime, ĉi tiuj estas erarmesaĝoj generitaj de la OSM-servilo. Ne ekzistas kompleta specifo de eblaj erarmesaĝoj generitaj de la OSM-servilo kaj ĝenerale JOSM ne povas scii kiujn erarmesaĝojn ĝi devas trakti.

JOSM faras sian plejeblon por transformi kriptajn erarmesaĝojn en pli uzant-amikan tekston (inkluzive tradukon). Bonvolu sciigi la JOSM-teamon se kriptaj kaj/aŭ netradukitaj mesaĝoj aperas. Disvolvistoj tiam provos transformi ilin en pli uzant-amikan mesaĝon.

Eraro kaj averto dialogoj

Nekonata gastiganto

Kiam vi elŝutas datumojn de aŭ alŝutas datumojn al la OSM-servilo, JOSM provas establi konekton kun la OSM-servilo. Se ĝi ne povas solvi ĝian gastigantan nomon, ĝi montras la jenan erarmesaĝon:

Kiel solvi

  • kontrolu la URL montritan en la dialogo (en la supra ekzemplo ĝi estas http://nosuchhost.openstreetmap.org/api)
  • certigu en viaj source:trunk/resources/images/preference.svg preferoj la OSM-Servilaj agordoj inkluzivas validan URL al la OSM-servilo. La norma URL estas https://api.openstreetmap.org/api.

Ne eblas pravalorizi OSM API

Kiam vi elŝutas datumojn de aŭ alŝutas datumojn al la OSM-servilo, JOSM provas establi konekton kun la OSM-servilo agordita en la preferoj. Se JOSM povas konekti sed se ĝi detektas ke ne ekzistas subtenata OSM-servilo ĉe la alia fino, ĝi montras la jenan erarmesaĝon:

Kiel solvi

  • kontrolu la URL montritan en la dialogo (en la supra ekzemplo ĝi estas http://api07.dev.openstreetmap.org/api)
  • certigu en viaj source:trunk/resources/images/preference.svg preferoj la OSM-Servilaj agordoj inkluzivas validan URL al la OSM-servilo. La norma URL estas https://api.openstreetmap.org/api.

Reto ne disponebla

Kiam vi elŝutas datumojn de aŭ alŝutas datumojn al la OSM-servilo, JOSM provas establi konekton kun la OSM-servilo agordita en la preferoj. JOSM montras la jenajn erarmesaĝojn se estas problemo kun via Interreta konekto:

Kiel solvi

Interna servila eraro

Kiam vi elŝutas datumojn de aŭ alŝutas datumojn al la OSM-servilo, JOSM provas establi konekton kun la OSM-servilo agordita en la preferoj. JOSM montras la jenajn erarmesaĝojn se okazas eraro sur la fora OSM-servilo:

Kiel solvi

  • Ĉi tio plej verŝajne estas provizora problemo. Vi estas konsilita reprovi alŝuton aŭ elŝuton post mallonga tempo.

Bildaro: Eraro ŝargante Bing-atribuojn

Por uzi la Bing-aerfotojn, JOSM devas unue elŝuti la Bing-aerfotajn atribuojn. Ĉi tiu elŝuto povas malsukcesi pro konektaj problemoj. JOSM montras al vi la mesaĝon: Eraro ŝargante Bing-atribuojn, ĉe la malsupra dekstra angulo de la ĉefa fenestro:

Kiel solvi

  • Uzu prokura servilon. (Serĉu http prokura liston en la tutmonda reto).
  • Iru al la source:trunk/resources/images/preference.svg preferoj (F12) kaj agordu JOSM por uzi prokuron sub source:trunk/resources/images/preferences/proxy.svg Prokuraj agordoj.
  • Se ĝi ne funkcias, provu alian prokuron de la listo.
  • La atribuoj estas nur elŝutitaj unufoje. JOSM konservas ilin dum unu tago. Ĉi tio signifas ke vi eble volas reverti vian preferon por ne uzi la prokuron post kiam Bing funkcias.

Reen al Preferoj
Reen al Ĉefa Helpo

Last modified 8 months ago Last modified on 2025-03-04T22:49:56+01:00
Note: See TracWiki for help on using the wiki.