wiki:Eo:Help/Plugin/Comfort0

Redaktu OSM-datumojn en la ​Level0L formato (konata de ​Level0-redaktilo) rekte el JOSM.

Uzado

  1. Instalu la kromprogramon
  2. Elektu iujn datumojn
  3. Redaktu → Kopiu kiel Level0L
  4. Algluu la tekston en vian preferatan tekstredaktilon, modifu laŭ bezono
  5. Redaktu → Algluu Level0L
  6. JOSM ĝisdatigas la datumaron el la Level0L-teksto

Progresinta uzado

  1. Instalu la kromprogramon
  2. Elektu iujn datumojn
  3. Redaktu → Redaktu kiel Level0L
  4. Redaktu la Level0L-dosieron en la lanĉita redaktilo
  5. Konservu la dosieron kaj fermu la redaktilon
  6. JOSM ĝisdatigas la datumaron el la Level0L-dosiero

Agordo

  1. Agordu la uzatan redaktilon per Progresintaj Preferoj, ŝlosilo comfort0.editor

Limigoj

Vojo-nodoj kaj rilato-membroj ne povas esti modifitaj ekde 2020-01-13.

Last modified 19 months ago Last modified on 2025-03-14T14:33:53+01:00
Note: See TracWiki for help on using the wiki.