Lingvoj:
- Deutsch
- Ελληνικά
- English
- Esperanto
- norsk bokmål
Deklivo
Priskribo
La mapstilo "Deklivo" montras supren/malsupren sagojn ĉe la unua kaj lasta nodo de vojoj kun incline=*.
Vi povas ĝustigi la kolorojn de la sagoj en la prefera fenestro de JOSM.
Vi povas uzi la Deklivo-mapstilon kune kun la norma interna mapstilo de JOSM. Vi povas montri la sagojn unu zompaŝon pli frue ŝanĝante la stilan agordon de ĉi tiu stilo.
Por ideoj/demandoj/cimoj/proponoj aŭ simile, bonvolu sendi mesaĝon al Klumbumbus.
Bonvolu traduki ĉi tiun vikipaĝon en pliajn lingvojn. Jam tradukitaj lingvoj troviĝas supre dekstre.
Notu, ke la supren-sago ĉiam estas super la nodo kaj la malsupren-sago ĉiam sub la nodo, sendepende de la kardinala direkto de la vojo. Do ne konfuziĝu (vidu la unuan kaj kvaran ekzemplojn maldekstre en la suba bildo).
Testcenter por kvalito-asekuro de ĉi tiu stilo.
Ŝanĝologo
(Plej lasta ŝanĝo unue)
Versio 2.1
- faris fonon de la ikono travidebla
Versio 2.0
- montras incline=0° kaj incline=0% (kaj variantojn kiel 0.0% aŭ 0.00%) kun flavaj maldekstra-dekstra sagoj anstataŭ ruĝaj/verdaj supren/malsupren sagoj
- ne montras malĝustajn valorojn kun pluraj unuoj, ekz. incline=5%%
- ne montras malĝustajn valorojn incline=0.% kaj incline=0.°
- forigis duoblan kodon
Versio 1.0
- komenca versio