wiki:Eo:Styles/IconTester

source:trunk/resources/images/apply.svg Ikon-testilo

Priskribo

La mapstilo "Ikon-testilo" helpas testi (GUI aŭ mapstilajn) ikonojn, kiuj povas esti aldonitaj al JOSM.

Vi povas uzi ĉi tiun mapstilon kune kun la norma interna mapstilo de JOSM.

Por ideoj/demandoj/cimoj/proponoj aŭ simile, bonvolu sendi mesaĝon al Klumbumbus.

Uzado

  • Aldonu la vojon, kie vi konservas viajn ikonojn por testado, en la preferoj ĉe la malsupra parto de la Mapaj Stilaj Agordoj ĉe "Ikonaj vojoj:"
  • Aktivigu ĉi tiun stilon
  • Aldonu nodon kaj etikedu ĝin kun "icon" kiel ŝlosilo kaj la dosiernomo de la ikono kiel valoro (sen etendo). Ĝi aŭtomate aldonas .svg kiel etendo.
  • Se vi volas testi png-ikonojn, uzu la ŝlosilon "iconpng". Tamen notu, ke novaj ikonoj en la JOSM-kerno devas esti svg.
  • Por testi novan version de ikono, vi devas unue krei la dosieron kun nova (ankoraŭ ne uzita) dosiernomo kaj poste reetikedi la nodon en JOSM. JOSM kaŝmemoras la ikonon, do vi ne povas simple anstataŭigi la dosieron, ĉar ĝi ne ĝisdatiĝos en JOSM. Do simple uzu ekzemple arbo1.svg, arbo2.svg,... kiel dosiernomojn kaj icon=arbo1, icon=arbo2,... kiel etikedojn sur nodoj en JOSM.
  • Por testi malsamajn ikonajn grandecojn, aldonu la etikedon widthheight kun la nombro da rastrumeroj kiel valoro. (La defaŭlta valoro por la mapvido en JOSM sur ne-HiDPI-ekranoj estas 16x16 rastrumeroj.)

Pli da informoj pri novaj ikonoj troviĝas ĉe DevelopersGuide/DefaultPresets.

Kodo

Styles/IconTester

Last modified 5 months ago Last modified on 2025-04-10T17:21:49+02:00
Note: See TracWiki for help on using the wiki.