| | 1 | [[TranslatedPages(revision=14)]] |
| | 2 | |
| | 3 | Ekzistas diversaj metodoj por evoluigi kaj distribui programaron. |
| | 4 | |
| | 5 | * La metodo ofte uzata de komerca programaro estas havi eldonojn kun kreskantaj versiaj numeroj. |
| | 6 | * Se gravaj eraroj estas detektitaj, aŭ malgrandaj ĝisdatigoj aŭ erarriparaj eldonoj estas produktitaj. |
| | 7 | * Inter la grandaj eldonoj la programaro estas plibonigita kaj foje rekonstruita. |
| | 8 | |
| | 9 | JOSM uzas alian alproksimiĝon. |
| | 10 | |
| | 11 | * La JOSM-redaktilo estas ĉiam tenata en elsendebla stato. |
| | 12 | * Ĉiun nokton nova programaro estas konstruata (nomata [[wikitr:/Download#DevelopmentVersion|latest]]), kiu povas esti uzata. |
| | 13 | * Ĉar neniu (precipe ne programisto) estas perfekta, ĉi tiuj lastaj versioj povas enhavi pli aŭ pli gravajn erarojn. |
| | 14 | * Por redukti problemojn, ni eldonas [[wikitr:/DevelopersGuide/Schedule|ĉirkaŭ ĉiumonate]] stabilan version (ankaŭ nomatan "testita" versio). |
| | 15 | * Antaŭ ol la stabila versio estas eldonita, klopodoj estas faritaj por forigi plejparton de la konataj eraroj kaj kompletigi tradukojn. |
| | 16 | * JOSM ne vere havas versionumeron (ĝi estas 1.5 dum kelkaj jaroj nun), sed uzas la ĉiam kreskantan version de la fontkoda deponejo. |
| | 17 | * La versiokontrola linio en la startpaĝo de JOSM informas vin pri kiuj programversioj estas aktualaj kaj ankaŭ diras al vi kiam ĝisdatigo estus rekomendinda. |
| | 18 | |
| | 19 | Kion ĉi tio signifas por vi: |
| | 20 | * Se vi uzas la stabilan version, vi havas malpli da programĝisdatigoj kaj tre stabilan version de la programaro. Ĉi tio estas rekomendinda por la defaŭlta uzanto. |
| | 21 | * Se vi uzas la lastan version, vi ĉiam havos la plej novajn funkciojn, sed ankaŭ la plej novajn erarojn. |
| | 22 | * Tradukoj estas konstante plibonigitaj. Eble ĉiam mankos iuj tekstoj, sed kutime vi ne renkontos multajn el ili por la bone prizorgitaj [wikitr:/Translations lingvoj]. |
| | 23 | |
| | 24 | Bonvolu memori: La [[wikitr:/DevelopersGuide#Developers|kerna teamo de JOSM]] kutime konsistas el 2-3 aktivaj personoj samtempe. Inkluzive de tradukantoj, probable malpli ol 10 personoj laboras por JOSM regule. |
| | 25 | |
| | 26 | Ni aprezas vian helpon. Vi ne devas esti programisto por fari tion. |
| | 27 | * La retaj helpopaĝoj en la angla bezonas plibonigon. |
| | 28 | * La vikipaĝoj bezonas tradukojn en diversajn lingvojn. |
| | 29 | * La programtekstoj bezonas tradukojn en diversajn lingvojn. |
| | 30 | * Ni bezonas multajn fantaziajn ikonojn por mankantaj antaŭagordoj kaj programmenoj. |
| | 31 | * Erarraportoj devas esti reviziitaj kaj testitaj. |
| | 32 | * ... |
| | 33 | |
| | 34 | Vidu [[wikitr:/WikiStart#Contribute]] kie vi povas komenci helpi. |
| | 35 | |
| | 36 | == Vidu ankaŭ == |
| | 37 | * [wikitr:/DevelopersGuide/Schedule Horaro] |
| | 38 | * [wikitr:/DevelopersGuide/Releasing Eldonado] |
| | 39 | |
| | 40 | ---- |
| | 41 | Reen al [wikitr:/DevelopersGuide Programista Gvidilo] \\ |
| | 42 | Reen al [wikitr:/Help Ĉefa Helpo] |