| | 1 | [[TranslatedPages(revision=9)]] |
| | 2 | |
| | 3 | = Redakti > Purigi... = |
| | 4 | |
| | 5 | [[JOSMImage(purge,48,link=,middle,margin-right=20)]] ''Fulmoklavo'': **`Ctrl+Shift+P` ([wikitr:/Help/ExpertMode eksperta reĝimo] nur)** |
| | 6 | |
| | 7 | La puriga ago purigas vian datuman tavolon per forigo de la elektitaj [wikitr:/Help/Concepts/Object objektoj] el la tavolo. Tamen, kontraste al la [[JOSMImage(dialogs/delete,24,link=,middle)]] [wikitr:/Help/Action/EditDelete foriga ago], ili **ne estos forigitaj en la OSM-datumbazo** sur la servilo kiam vi alŝutas viajn ŝanĝojn. |
| | 8 | |
| | 9 | Estas kvazaŭ JOSM tute forgesas pri tiuj objektoj, kaj ili neniam estis elŝutitaj. |
| | 10 | |
| | 11 | |
| | 12 | == Avertoj == |
| | 13 | === Dependaj objektoj === |
| | 14 | Kiam vi purigas nodon de vojo, tiu vojo ne povas ekzisti sen siaj nodoj, do ĝi ankaŭ devas esti purigita. JOSM donos averton en ĉi tiu kazo kaj permesas al vi inspekti la objektojn, kiuj bezonas esti purigitaj krom la originala elekto. |
| | 15 | |
| | 16 | La sama validas, se vi volas purigi novan objekton (`id:0`), kiu estas membro de rilato. Membroj kun pozitiva id povas esti purigitaj sen afekti la rilaton. Ilia statuso estos ''**nekompleta**'' post purigo. |
| | 17 | |
| | 18 | Se vi ricevas ĉi tiun averton, vi povas sekure daŭrigi, sed memoru, ke pli da objektoj estas purigitaj ol origine elektitaj. |
| | 19 | |
| | 20 | === Modifitaj objektoj === |
| | 21 | Se vi purigas modifitajn objektojn, ĉi tiuj redaktoj estas perditaj. Ĉi tio povas esti intencita, sed vi ricevos averton en ĉi tiu kazo. |
| | 22 | |
| | 23 | |
| | 24 | == Malplenigi la malfari/refari bufron == |
| | 25 | Ĉi tiu opcio celas liberigi rimedojn (memoron). Sed ne fidu ĝin (ankoraŭ). Se vi mankas memoron, estas ankoraŭ la plej bona opcio [[JOSMImage(save)]] [wikitr:/Help/Action/Save konservi] la (parte purigitan) tavolon kaj remalfermi ĝin en alia ekzemplo de JOSM. |
| | 26 | |
| | 27 | |
| | 28 | == Vidu ankaŭ == |
| | 29 | |
| | 30 | * [[JOSMImage(dialogs/delete,24,link=,middle)]] [wikitr:/Help/Action/Delete Forigi] |
| | 31 | * [wikitr:/Help/Concepts/Object Objektoj] |
| | 32 | |
| | 33 | ---- |
| | 34 | Reen al [wikitr:/Help/Menu/Edit Redakta Menuo] \\ |
| | 35 | Reen al [wikitr:/Help/Menu Ĉefa Menuo] \\ |
| | 36 | Reen al [wikitr:/Help Ĉefa Helpo] |