Search:
Login
Preferences
Help/Guide
About Trac
Register
Forgot your password?
Wiki
Timeline
Changelog
Browse Source
View Tickets
New Ticket
Roadmap
Builds
Sonar
Search
Context Navigation
+0
Start Page
Index
History
Editing Eo:USB_Stick
Adjust edit area height:
8
12
16
20
24
28
32
36
40
Edit side-by-side
[[TranslatedPages(revision=13)]] = Kiel ruli JOSM de USB stoko (en Windows sistemo) = **Rulu JOSM sur "fremda" Windows maŝino sen instalo aŭ JAVA maŝino instalita sur ĝi! ** ''[http://www.portableApps.com portableApps] ofertas metodon por instali JAVA maŝinon sur USB stoko, do vi povas ruli JAVA .jar dosierojn sur fremda maŝino sen plua instalo. Post kiam ĉi tio estas instalita sur la stoko, vi povas ruli normalan josm-tested.jar/josm-latest.jar kun ĝi. Ĉiuj personaj dosieroj (kiel agordoj, kromprogramoj) estos konservitaj sur la stoko. Vi bezonos ~140MB liberan spacon sur via USB stoko. '' Por havi vian personan JOSM ĉiam kun vi ... == Enmetu vian USB stokon == Nu, ĉi tiu parto estis facila! :-) == Elŝutu kaj instalu la "PortableApps.com Suite" == De http://portableapps.com/download elŝutu nur la platformon (3MB) kaj rulu la .exe dosieron. La instalilo demandos pri celan diskon, elektu vian USB stoko bazan dosierujon (en la sekvanta, ni supozos ke g:\ estas uzata). == Elŝutu kaj instalu "Java Portable" == De [http://portableapps.com/apps/utilities/java_portable jPortable] elŝutu kaj rulu la .exe dosieron. Ĉi tiu instalo povas daŭri iom da tempo. Bonvolu noti: La instalilo elŝutos la Java motoron, do vi bezonos Interretan konekton dum la instalo! == Elŝutu kaj instalu "Java Portable Launcher" == De [http://portableapps.com/apps/utilities/java_portable_launcher jPortable Launcher] elŝutu kaj instalu la .exe dosieron. == Elŝutu kaj konservu "josm-tested.jar" sur via USB stoko == De [wikitr:/Download Elŝuto] elŝutu la testitan JOSM version ([/josm-tested.jar josm-tested.jar]) kaj konservu ĝin sur via USB stoko (ekz. ĉe `g:\josm-tested.jar`) ''Vi povas anstataŭigi 'josm-tested' kun '[/josm-latest.jar josm-latest]' se vi ŝatas vivi sur la rando. La diferenco devus esti memklara - se ĝi ne estas, restu kun josm-tested.'' == Forigu la USB stokon == #RemoveUsb * Se vi havas iujn ajn aplikojn alirantajn la enhavon de via USB stoko (ekz. esplorilo montranta g:\), fermu ilin * De estu PortableApps.com ikono en via taskbreto (kutime ĉe la malsupro dekstre de la ekrano), dekstreklaku sur ĝi kaj elektu eliri * Uzu Windows "Sekure forigi aparaton" por elĵeti la stokon (kiel kutime por USB aparatoj) == Startigu JOSM de la stoko == * Enmetu vian USB stokon * Se aŭtomata starto estas ebligita, "Start PortableApps.com" devus aperi, bonvolu startigi ĝin * Se nenio okazas, simple startigu g:\Start.exe rekte * La PortableApps menuo devus aperi, elektu "Java Portable Launcher" * Elektu josm-tested.jar (en nia ekzemplo ĉe `g:\josm-tested.jar`) * JOSM devus starti kiel kutime Se vi fermis JOSM, vi povas restartigi ĝin de la PortableApps.com ikono en via taskbreto. Por forigi la stokon, fermu rulantan JOSM kaj sekvu la "Forigu la USB stokon" instrukciojn kiel [#RemoveUsb supre]. == Preferoj, Kromprogramoj kaj simile == Esence vi nun havas "fresan JOSM instalon" sur via stoko (paralela al iu ajn antaŭekzistanta JOSM sur la komputilo). JOSM startigita de la stoko ŝargos kaj konservos ĉiujn agordojn, kromprogramojn kaj simile de/al la USB stoko. Memoru enigi vian uzantan konton, ĝustigi agordojn kaj elŝuti la necesajn kromprogramojn. Se vi volas scii, ĉiuj personaj dosieroj iros al: `G:\PortableApps\JavaPortableLauncher\Data\AppData\JOSM` **Amuziĝu kun via portebla JOSM! ** == Vidu ankaŭ == * [https://wiki.openstreetmap.org/wiki/JOSM/HOWTO/Run_from_flash_disk_with_Java Kiel fari sur la OSM-vikio] * [https://www.openstreetmap.org/user/Otnow/diary/34580 DIY Josm Portebla ekzemplo sur la OSM-taglibro (ru)]
Note:
See
WikiFormatting
and
TracWiki
for help on editing wiki content.
Change information
Your email or username:
E-mail address and name can be saved in the
Preferences
Comment about this change (optional):
Note:
See
TracWiki
for help on using the wiki.