| | 1 | [[TranslatedPages(revision=13)]] |
| | 2 | = Kiel ruli JOSM de USB stoko (en Windows sistemo) = |
| | 3 | **Rulu JOSM sur "fremda" Windows maŝino sen instalo aŭ JAVA maŝino instalita sur ĝi! ** |
| | 4 | |
| | 5 | ''[http://www.portableApps.com portableApps] ofertas metodon por instali JAVA maŝinon sur USB stoko, do vi povas ruli JAVA .jar dosierojn sur fremda maŝino sen plua instalo. |
| | 6 | Post kiam ĉi tio estas instalita sur la stoko, vi povas ruli normalan josm-tested.jar/josm-latest.jar kun ĝi. Ĉiuj personaj dosieroj (kiel agordoj, kromprogramoj) estos konservitaj sur la stoko. Vi bezonos ~140MB liberan spacon sur via USB stoko. |
| | 7 | '' |
| | 8 | |
| | 9 | Por havi vian personan JOSM ĉiam kun vi ... |
| | 10 | |
| | 11 | |
| | 12 | == Enmetu vian USB stokon == |
| | 13 | Nu, ĉi tiu parto estis facila! :-) |
| | 14 | |
| | 15 | |
| | 16 | == Elŝutu kaj instalu la "PortableApps.com Suite" == |
| | 17 | De http://portableapps.com/download elŝutu nur la platformon (3MB) kaj rulu la .exe dosieron. |
| | 18 | |
| | 19 | La instalilo demandos pri celan diskon, elektu vian USB stoko bazan dosierujon (en la sekvanta, ni supozos ke g:\ estas uzata). |
| | 20 | |
| | 21 | |
| | 22 | == Elŝutu kaj instalu "Java Portable" == |
| | 23 | De [http://portableapps.com/apps/utilities/java_portable jPortable] elŝutu kaj rulu la .exe dosieron. |
| | 24 | |
| | 25 | Ĉi tiu instalo povas daŭri iom da tempo. |
| | 26 | |
| | 27 | Bonvolu noti: La instalilo elŝutos la Java motoron, do vi bezonos Interretan konekton dum la instalo! |
| | 28 | |
| | 29 | |
| | 30 | == Elŝutu kaj instalu "Java Portable Launcher" == |
| | 31 | De [http://portableapps.com/apps/utilities/java_portable_launcher jPortable Launcher] elŝutu kaj instalu la .exe dosieron. |
| | 32 | |
| | 33 | |
| | 34 | == Elŝutu kaj konservu "josm-tested.jar" sur via USB stoko == |
| | 35 | De [wikitr:/Download Elŝuto] elŝutu la testitan JOSM version ([/josm-tested.jar josm-tested.jar]) kaj konservu ĝin sur via USB stoko (ekz. ĉe `g:\josm-tested.jar`) |
| | 36 | |
| | 37 | ''Vi povas anstataŭigi 'josm-tested' kun '[/josm-latest.jar josm-latest]' se vi ŝatas vivi sur la rando. La diferenco devus esti memklara - se ĝi ne estas, restu kun josm-tested.'' |
| | 38 | |
| | 39 | |
| | 40 | == Forigu la USB stokon == #RemoveUsb |
| | 41 | * Se vi havas iujn ajn aplikojn alirantajn la enhavon de via USB stoko (ekz. esplorilo montranta g:\), fermu ilin |
| | 42 | * De estu PortableApps.com ikono en via taskbreto (kutime ĉe la malsupro dekstre de la ekrano), dekstreklaku sur ĝi kaj elektu eliri |
| | 43 | * Uzu Windows "Sekure forigi aparaton" por elĵeti la stokon (kiel kutime por USB aparatoj) |
| | 44 | |
| | 45 | |
| | 46 | == Startigu JOSM de la stoko == |
| | 47 | * Enmetu vian USB stokon |
| | 48 | * Se aŭtomata starto estas ebligita, "Start PortableApps.com" devus aperi, bonvolu startigi ĝin |
| | 49 | * Se nenio okazas, simple startigu g:\Start.exe rekte |
| | 50 | * La PortableApps menuo devus aperi, elektu "Java Portable Launcher" |
| | 51 | * Elektu josm-tested.jar (en nia ekzemplo ĉe `g:\josm-tested.jar`) |
| | 52 | * JOSM devus starti kiel kutime |
| | 53 | |
| | 54 | Se vi fermis JOSM, vi povas restartigi ĝin de la PortableApps.com ikono en via taskbreto. |
| | 55 | Por forigi la stokon, fermu rulantan JOSM kaj sekvu la "Forigu la USB stokon" instrukciojn kiel [#RemoveUsb supre]. |
| | 56 | |
| | 57 | |
| | 58 | == Preferoj, Kromprogramoj kaj simile == |
| | 59 | Esence vi nun havas "fresan JOSM instalon" sur via stoko (paralela al iu ajn antaŭekzistanta JOSM sur la komputilo). |
| | 60 | JOSM startigita de la stoko ŝargos kaj konservos ĉiujn agordojn, kromprogramojn kaj simile de/al la USB stoko. |
| | 61 | Memoru enigi vian uzantan konton, ĝustigi agordojn kaj elŝuti la necesajn kromprogramojn. |
| | 62 | |
| | 63 | Se vi volas scii, ĉiuj personaj dosieroj iros al: `G:\PortableApps\JavaPortableLauncher\Data\AppData\JOSM` |
| | 64 | |
| | 65 | **Amuziĝu kun via portebla JOSM! ** |
| | 66 | |
| | 67 | |
| | 68 | == Vidu ankaŭ == |
| | 69 | * [https://wiki.openstreetmap.org/wiki/JOSM/HOWTO/Run_from_flash_disk_with_Java Kiel fari sur la OSM-vikio] |
| | 70 | * [https://www.openstreetmap.org/user/Otnow/diary/34580 DIY Josm Portebla ekzemplo sur la OSM-taglibro (ru)] |