Changes between Initial Version and Version 1 of Eo:Translations/Wiki


Ignore:
Timestamp:
2025-02-25T19:31:19+01:00 (19 months ago)
Author:
paleid
Comment:

Added Esperanto version

Legend:

Unmodified
Added
Removed
Modified
  • Eo:Translations/Wiki

    v1 v1  
     1[[TranslatedPages(revision=17)]]
     2= Vikia Traduko =
     3
     4La sistemo por provizi al JOSM-uzantoj [wikitr:/Help] baziĝas sur ĉi tiu Vikio.
     5Ĝi traktas la ĝustan kuntekston sub la musmontrilo.
     6Ĝi povas proponi la taŭgan [wikitr:/DevelopersGuide/HelpSystem/HelpTopicsList temon] kiam la uzanto klakas [[JOSMImage(help,link=wikitr:Help,24,valign=middle)]] aŭ premas `F1`.
     7Nia komuna celo estas helpi la uzanton en lia propra lingvo.
     8
     9La JOSM-paĝoj sekvas la simplan metodon aldoni la lingvokodon antaŭ la paĝnomo. Vi povas trovi (kaj aldoni) la lingvokodojn ĉe la paĝo TracLanguages.
     10
     11Ĉiu angla baza paĝo havas la makron `[[TranslatedPages]]` ĉe sia supro. Ĉi tiu makro kreas malgrandan menuon enhavantan ligilojn al ĉiuj tradukitaj paĝoj kun la sama paĝnomo. [[BR(La makro devas esti skribita malĝuste por eviti ĝian ruliĝon ĉi tie)]]
     12
     13Ĉi tiu makro ankaŭ estas uzata sur ĉiu tradukita paĝo.
     14Aldone ĝi enhavas la revizion de la baza paĝo kiel parametron.
     15Vidu la sekvan ekzemplon:
     16
     17[[Image(revision.png)]]
     18
     19La lastan revizion de la baza paĝo oni povas trovi irante al la paĝo kaj klakante sur la ligilo `Historio` (sub la ĉefa menuo).
     20
     21Kiam la revizio de la baza paĝo estas pli nova ol la tradukita revizio (iu ĝisdatigis la anglan paĝon), tiam sub la lingvaj ligiloj en la menuo aperas nova menupunkto montranta la tradukitajn reviziojn kaj la plej novan. Kiam oni klakas sur tiu ligilo, la diferencoj inter ĉi tiuj revizioj estas montritaj.
     22Ĉi tiuj povas tiam esti uzataj por ĝisdatigi la tradukon. Dum la ĝisdatigo, la revizio en la tradukita paĝo devas esti pliigita al la plej nova, kaj la aldonaj ligiloj malaperas.
     23
     24[[Image(diff.png)]]
     25
     26Kelkaj notoj:
     27* Ĉiuj ligiloj al vikiaj paĝoj devus uzi la `wikitr:` kiel regnon. Ĉi tiu regno liveras URL-on al tradukita paĝo se ĝi estas havebla. Se la celo ankoraŭ ne estas tradukita, tiam URL-o al la angla baza paĝo estas liverita, kombinita kun markilo. \\
     28 `[wikitr:/Translations/Wiki Tradukita Vikia Traduko]` ĉiam kondukos la leganton al valida paĝo.
     29* Bildoj de la angla baza paĝo povas facile esti sur tradukitaj paĝoj. Por adresi ilin, uzu la paĝnomon kiel regnon kaj metu kolonon antaŭ la dosiernomo: `[[Image(Translations/Wiki:diff.png)]]`
     30 * Estas agrable se ekrankopioj estas ofertitaj en la denaska lingvo kvankam la angla versio ankaŭ estas akceptita kaj postulas malpli da laboro.
     31* Paĝoj devus esti konsekvencaj, do kiam oni aldonas novajn aferojn sur tradukita paĝo, bonvolu ankaŭ ĝisdatigi la anglan bazan paĝon (escepte de lingvospecifaj aferoj).
     32
     33Vidu la [WikiMacros#TranslatedPages-macro makropriskribon] por pli da informoj pri ĉi tiu makro.
     34
     35Paĝoj povas esti markitaj kiel nekompletaj aŭ malnovaj per aldono de la parametro `outdated` al la traduka makro.
     36Mesaĝo priskribanta la nekompletecon kaj kion fari estas la valoro de ĉi tiu parametro.
     37La parametronomo devas esti apartigita per komo de aliaj parametroj.
     38La parametrovaloro estas apartigita per egalsigno de la nomo.
     39Komoj ene de la valoro devas esti eskapitaj per backslash.
     40
     41Ekzemplo:
     42`[[TranslatedPages(revision=12,outdated=Traduko estas nekompleta\, lasta parto mankas.)]]`
     43
     44Malnovaj mesaĝoj de la angla baza paĝo povas esti kopiitaj en traduko, sed verŝajne estas pli bone havi ilin nur ĉe la baza paĝo. Ĉi tio permesas apartigi tradukrilatajn aferojn (tradukitaj paĝoj) de enhavrilataj aferoj (baza paĝo). Estas ankoraŭ eble traduki la mesaĝon uzante la [wiki:WikiProcessors WikiProcessors] [wiki:WikiHtml#HowtoUseDivSpan #!div] per aldono de la sekva en la sekvaj linioj:
     45
     46{{{
     47{{{#!div style="border: 1pt solid; margin: .0em; background-color: #FFFFDE;"
     48Kunteksto de `outdated`
     49}}}
     50}}}
     51
     52La [wikitr:/OutdatedPages listo de malnovaj paĝoj] montras ĉiujn malnovajn paĝojn kaj la rilatajn komentojn.
     53Ĝiaj tradukitaj variantoj montras ĉi tiun informon nur por la cela lingvo kaj por la anglaj bazaj paĝoj.
     54
     55=== Lingvokodoj ===
     56
     57Lingvokodoj en JOSM sekvas la metodon uzatan de launchpad kaj multaj aliaj malfermitkodaj tradukoj. Ĉi tiuj estas:
     58* Du-literaj kodoj de [https://www.loc.gov/standards/iso639-2/php/English_list.php ISO 639-1] en minusklo, ekz. `eo`.
     59* Tri-literaj kodoj de [https://www.loc.gov/standards/iso639-2/php/English_list.php ISO 639-2] en minusklo kiam ne ekzistas du-litera kodo, ekz. `ast`.
     60* Supra lingvokodo sekvata de substreko kaj majuskla landokodo laŭ ISO 3166-1, ekz. `pt_BR`.
     61* Supra lingvokodo sekvata de ĉe-signo kaj minuskla dialekto, ekz. `ca@valencia`.
     62
     63La kodoj estas iomete modifitaj en malsamaj lokoj:
     64* Por uzo en Java-manifestoj kaj XML-dosieraj ŝlosiloj, la "@"-signo estas anstataŭigita per streketo, ekz. `ca-valencia`.
     65* Por uzo en Vikiaj paĝtitoloj, la unua litero (ankaŭ post signoj) estas majuskla, ekz. `Pt_BR` aŭ `Ca-Valencia`.
     66
     67La tradukstato de la tuta vikio povas esti vidata sur la [wikitr:/Translations/Statistics Statistikoj] paĝo.