| 1 | [[TranslatedPages(revision=20)]] |
| 2 | |
| 3 | = [[Image(Styles/LayerChecker:layerchecker.svg,48,middle,inline,link=)]] Tavolo-Kontrolilo = |
| 4 | [[PageOutline(2-9)]] |
| 5 | |
| 6 | == Priskribo == |
| 7 | Ĉi tiu mapstilo montras la valorojn de [osmwiki:DE:Key:layer] kiel koloran fonon. Ĉi tio helpas kontroli, ĉu la ĝusta `layer` valoro estas enigita, sen devi alklaki ĉiun unuopan linion kaj kontroli la `layer` valoron. La jenaj valoroj estas permesitaj: -9, -8, -7, -6, -5, -4, -3, -2, -1, 0, 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9. Ĉiuj aliaj valoroj estas markitaj kiel malĝustaj. Ekzistas [wikitr:/Help/Dialog/MapPaint/StyleSettings stila agordo] por ankaŭ malpermesi `layer=0`. La `layer` valoroj -9 ĝis -4 kaj 4 ĝis 9 uzas la saman koloron, ĉar `layer` valoroj super 4 kaj sub -4 estas maloftaj (kaj ofte eĉ eraroj). Vidu ankaŭ la legendon sube. Vi povas ŝanĝi la kolorojn en la [wikitr:/Help/Preferences/ColorPreference Koloraj Agordoj] de JOSM (ankaŭ tiuj de -9 ĝis -4 kaj 4 ĝis 9, kiuj defaŭlte uzas la saman koloron). Vi devus uzi Tavolo-Kontrolilon kune kun la norma interna mapstilo de JOSM. En la listo de mapstiloj en la agordoj, Tavolo-Kontrolilo devas esti sub la interna stilo (kio signifas pli altan prioritaton). |
| 8 | |
| 9 | Por ideoj/demandoj/cimoj/proponoj aŭ simile, bonvolu sendi mesaĝon al [osmwww:user/Klumbumbus Klumbumbus]. Vi estas bonvena traduki ĉi tiun vikipaĝon en pliajn lingvojn. Jam tradukitaj lingvoj troviĝas supre dekstre. |
| 10 | |
| 11 | === Ekzemplaj Bildoj === |
| 12 | |
| 13 | '''Ekzemplo de Tavolo-Kontrolilo:''' |
| 14 | |
| 15 | [[Image(Styles/LayerChecker:example.png)]] |
| 16 | |
| 17 | ^(Datumoj uzitaj por la bildo [osmwww:copyright ©OpenStreetMap contributors] ODbL)^ |
| 18 | |
| 19 | '''Legendo:''' |
| 20 | |
| 21 | [[Image(Styles/LayerChecker:legend.png)]] |
| 22 | |
| 23 | [attachment:Testcenter.osm:wiki:Styles/LayerChecker Testcenter] por kvalito-asekuro de ĉi tiu stilo. |
| 24 | |
| 25 | == Ŝanĝologo == |
| 26 | ^(Plej lasta ŝanĝo unue)^ |
| 27 | ==== Versio 1.3 ==== |
| 28 | * Du novaj malhelaj koloroj aldonitaj por la valoroj -9 ĝis -4 kaj 4 ĝis 9, tiel ke la valoroj -3 kaj 3 havas propran koloron. |
| 29 | * Ankaŭ la koloroj de -9 ĝis -3 kaj 3 ĝis 9 fareblaj ŝanĝeblaj de la uzanto per la Koloraj Agordoj de JOSM. |
| 30 | ==== Versio 1.2 ==== |
| 31 | * Fono de la ikono farita travidebla. |
| 32 | ==== Versio 1.1 ==== |
| 33 | * Malaktivigo de la konfuza `piste:difficulty`-stilo de la interna mapstilo. |
| 34 | ==== Versio 1.0 ==== |
| 35 | * Ŝanĝo de la defaŭltaj koloroj. |
| 36 | * Ikono aldonita. |
| 37 | * Stila agordo por malpermesi `layer=0` aldonita. |
| 38 | ==== Versio 0.9 ==== |
| 39 | * Unua versio. |
| 40 | |
| 41 | == Fontkodo == |
| 42 | |
| 43 | Vidu [wiki:Styles/LayerChecker#Code anglan paĝon]. |