| | 1 | [[TranslatedPages(revision=56, outdated=Paĝo bezonas relaboron kaj pli bonan strukturon. Kelkaj ekrankopioj estas malnovaj.)]] |
| | 2 | |
| | 3 | = Preferoj > OSM Servilo = |
| | 4 | [[PageOutline(2-4,Enhavtabelo)]] |
| | 5 | |
| | 6 | [[JOSMImage(preferences/connection,48,link=,middle,margin-right=20)]] |
| | 7 | |
| | 8 | Konektaj Agordoj por la OSM servilo |
| | 9 | |
| | 10 | == Elŝuti kaj alŝuti al la defaŭlta servilo ==#ApiUrl |
| | 11 | [[Image(Help/Preferences/Connection:use-default-api-url.png,link=)]] |
| | 12 | |
| | 13 | Plejmultaj JOSM-uzantoj volas interŝanĝi geodatumojn kun la norma OSM-servilo mastrumata de la OSM-komunumo. |
| | 14 | |
| | 15 | Marku la respektivan markobutonon por elŝuti kaj alŝuti al la norma servilo (vidu la supran ekrankopion). Ĉi tio estas la defaŭlta agordo. |
| | 16 | |
| | 17 | == Progresinta opcio: Elŝuti kaj alŝuti al propra servilo == |
| | 18 | Kelkaj JOSM-uzantoj bezonas agordi la API-URL de OSM-servilo ĉar ili laboras kun propra servilo: |
| | 19 | * Kelkaj uzantoj laboras kun lokaj instalaĵoj de la OSM-servilo |
| | 20 | * Kelkaj uzantoj laboras kun evoluo kaj testaj ekzempleroj de la OSM-servilo (ekzemple kun [https://api06.dev.openstreetmap.org]). |
| | 21 | |
| | 22 | [[Image(Help/Preferences/Connection:use-custom-api-url.png,link=)]] |
| | 23 | |
| | 24 | Por uzi propran URL: |
| | 25 | 1. Forigu la markon en la markobutono por la norma API-URL (vidu la supran ekrankopion) |
| | 26 | 1. Enigu la API-URL |
| | 27 | |
| | 28 | Klaku **Validigi** por testi ĉu OSM API-servilo estas havebla ĉe la donita URL. Se jes, JOSM montros la ikonon [[JOSMImage(misc/green_check)]] dekstre de la eniga kampo por la API-URL. Se la URL ne estas valida, JOSM montros la ikonon [[JOSMImage(warning-small)]]. |
| | 29 | |
| | 30 | == Aŭtentiko ==#Authentication |
| | 31 | === Labori anonime aŭ kun OSM-konto === |
| | 32 | Vi ne bezonas identigi kaj aŭtentiki vin mem kondiĉe ke vi nek alŝutas datumojn al la OSM-servilo nek elŝutas datumojn por kiuj vi devas unue aŭtentiki. |
| | 33 | |
| | 34 | Se vi laboras **anonime**, vi rajtas |
| | 35 | * elŝuti geodatumojn de la OSM-servilo kaj konservi ilin en loka dosiero |
| | 36 | * elŝuti publikajn GPS-spurojn de la OSM-servilo |
| | 37 | * ŝargi geodatumojn de dosiero, redakti ilin kaj konservi ilin reen en dosieron |
| | 38 | |
| | 39 | Tamen, vi ne povas |
| | 40 | * alŝuti geodatumojn al la OSM-servilo. Vi ankaŭ ne povas krei, ĝisdatigi aŭ fermi ŝanĝarojn. |
| | 41 | * elŝuti viajn privatajn GPS-spurojn |
| | 42 | |
| | 43 | Vi estas rekomendita [osmwww:user/new?referer=%2F krei OSM-uzantkonton]. Per uzi [osmwww:user/new?referer=%2F ĉi tiun formon] vi povas elekti **OSM-uzantnomon** kaj **OSM-pasvorton**, ambaŭ el kiuj vi uzos sube. |
| | 44 | |
| | 45 | === Baza aŭtentiko === |
| | 46 | Baza aŭtentiko estas la baza mekanismo por aŭtentiki vin ĉe la OSM-servilo. |
| | 47 | |
| | 48 | Jen ekrankopio de la prefera panelo por baza aŭtentiko: |
| | 49 | |
| | 50 | [[Image(Help/Preferences/Connection:basic-authentication.2.png,link=)]] |
| | 51 | |
| | 52 | Por uzi Baza Aŭtentiko |
| | 53 | |
| | 54 | 1. Iru al la registro **OSM Servilo** en Preferoj |
| | 55 | 1. Elektu la aŭtentikan metodon **Baza aŭtentiko** |
| | 56 | 1. Enigu vian OSM-uzantnomon kaj vian OSM-pasvorton |
| | 57 | |
| | 58 | === OAuth 2.0-bazita aŭtentiko ===#oauth2 |
| | 59 | [https://oauth.net/2 OAuth 2.0] estas malferma protokolo por permesi sekuran API-aŭtorizon en simpla kaj norma metodo de labortablaj kaj retaj aplikoj. La OSM-servilo subtenas OAuth 2.0 krom baza aŭtentiko. |
| | 60 | |
| | 61 | OAuth havas du ĉefajn avantaĝojn kompare al baza aŭtentiko: |
| | 62 | 1. Via OSM-pasvorto ne devas esti konservita en klara teksto en la JOSM-prefera dosiero. |
| | 63 | 1. Via OSM-pasvorto devas esti transdonita ĉifrita **nur unufoje** tra la Interreto, kontraste al baza aŭtentiko kie via OSM-pasvorto estas transdonita neĉifrita kiel parto de ĉiu peto sendita de JOSM al la OSM-servilo. |
| | 64 | |
| | 65 | OAuth 2.0 uzas [wikitr:/Help/Preferences/RemoteControl Foran Regadon] por ricevi la ĵeton de la OAuth-servilo. Se Fora Regado estas malŝaltita en preferoj (defaŭlta agordo), ĝi estas provizore ŝaltita por ricevi la ĵeton kaj poste malŝaltita denove. |
| | 66 | **Noto**: Se vi havas problemojn aŭtentiki, vi povas malŝalti foran regadon en aliaj kurantaj ekzempleroj de JOSM kaj malŝalti ''poste'' reŝalti ĝin en la JOSM-ekzemplero kiun vi provas aŭtentiki. |
| | 67 | |
| | 68 | Post inicialigo, la alirĵeto estas reprezentita per la sekvaj opcioj: |
| | 69 | |
| | 70 | [[Image(Help/Preferences/Connection:oauth-2-authentication.png,500,link=)]] |
| | 71 | |
| | 72 | * Malmarku la markobutonon **Konservi en preferoj** se vi ne volas konservi la Alirĵeton en la JOSM-preferoj. Se vi ne konservas ĝin, la Alirĵeto estos perdita kiam vi fermos JOSM. Se vi poste restartigos JOSM, vi devos ricevi novan Alirĵeton por labori kun OAuth-bazita aŭtentiko denove. |
| | 73 | * Klaku **Testi Alirĵeton** por sendi testan peton kun la ĵeto al la OSM-servilo. JOSM analizos ĉu ĉi tiu ĵeto estas rajtigita aliri la OSM-servilon. |
| | 74 | * Klaku **Forigi ĵeton** por forigi la nunan ĵeton. La butono `Aŭtorigi nun` reapariros. |
| | 75 | * Elektu la markobutonon "Montri Progresintajn OAuth-Parametrojn" por montri la [wikitr:/Help/Dialog/OAuthAuthorisationWizard#AdvancedOAuthparameters progresintajn OAuth-parametrojn]. |
| | 76 | |
| | 77 | == Novaj OSM-kontaj mesaĝoj kaj maksimuma aĝo de fermitaj OSM-notoj == |
| | 78 | === Novaj OSM-kontaj mesaĝoj === |
| | 79 | JOSM, defaŭlte, periode kontrolas ĉu estas nelegitaj OSM-kontaj mesaĝoj. Malmarkante ''**Periode kontroli ĉu estas novaj mesaĝoj**'' malŝaltos la kontrolon (''progresinta prefero'': `message.notifier.enabled`). Sub la markobutono la intervalo en minutoj povas esti agordita (''progresinta prefero'': `message.notifier.interval`). La defaŭlta valoro estas `5` minutoj. |
| | 80 | |
| | 81 | === Maksimuma aĝo de fermitaj OSM-notoj ===#OSMNotes |
| | 82 | La maksimuma aĝo en tagoj de fermitaj [wikitr:/Help/Dialog/Notes OSM-notoj] povas esti agordita (''progresinta prefero'': `osm.notes.daysClosed`). La defaŭlta valoro estas `7` tagoj. Vidu [wikitr:/Help/Dialog/Notes#AdvancedPreferences Progresintajn preferojn por notoj] por detaloj. |
| | 83 | |
| | 84 | == Overpass-servilo ==#OverpassServer |
| | 85 | ''**([wikitr:/Help/ExpertMode Eksperta reĝimo] nur)**'' \\ |
| | 86 | Agordi la Overpass API-ekzempleron uzatan por elŝuti OSM-datumojn (ekzemple en [wikitr:/Help/Action/Download#DownloadfromOverpassAPI Elŝuti de Overpass API]) (''progresinta prefero'': `download.overpass.server`). Vidu [osmwiki:Overpass_API#Public_Overpass_API_instances por listo de serviloj]. \\ |
| | 87 | Kun markita ''**Uzi Overpass-servilon por objekto-elŝutoj**'' la Overpass-servilo estas uzata por ĉiuj agoj kiuj petas elŝuti specifitajn objektojn kiel [wikitr:/Help/Action/DownloadObject Elŝuti Objekton], [wikitr:/Help/Action/DownloadParentWaysAndRelation Elŝuti patrajn vojojn/rilatojn …] aŭ elŝuti (nekompletajn) membrojn de rilatoj (''progresinta prefero'': `download.overpass.for-multi-fetch`). |
| | 88 | |
| | 89 | ---- |
| | 90 | Reen al [wikitr:/Help/Action/Preferences Preferoj] \\ |
| | 91 | Reen al [wikitr:/Help/Menu/Edit Redakti Menuon] \\ |
| | 92 | Reen al [wikitr:/Help/Menu Ĉefa Menuo] \\ |
| | 93 | Reen al [wikitr:/Help Ĉefa Helpo] |