Search:
Login
Preferences
Help/Guide
About Trac
Register
Forgot your password?
Wiki
Timeline
Changelog
Browse Source
View Tickets
New Ticket
Roadmap
Builds
Sonar
Search
Context Navigation
+0
Start Page
Index
History
Editing Eo:Help/Plugin/RovasConnector
Adjust edit area height:
8
12
16
20
24
28
32
36
40
Edit side-by-side
[[TranslatedPages(revision=4)]] [[PageOutline(2-4,Enhavotabelo)]] = Kromaĵo -> Rovas Connector = == Enkonduko Ĉi tiu kromaĵo ebligas al volontulaj JOSM-uzantoj spuri sian redaktan tempon kaj havi laborraporton kreitan en [https://rovas.app/ Rovas] (aplikaĵo de la komunuma ekonomia sistemo [https://merit.world/ NEO]) kiam alŝutante laboron en la OSM-datumbazon. == Avantaĝoj === Rektaj * **spuri tempon** pasigitan redaktante en JOSM, * krei permanentan registron de la redakta tempo por ĉiu ŝanĝaro, en la formo de **aŭtomate kreita Rovas-laborraporto**, * **gajni la NEO-valuton Chron** por la JOSM-laboro. Uzu la valuton por rekompenci aliajn volontulojn, aŭ konvertu ĝin en Rovas al Eŭroj. === Nerektaj * Unu el la reguloj de NEO estas, ke la tempo raportita en ĉiu laborraporto devas esti kontrolita. Por fari tion, Rovas elektas du kontrolistojn kaj sendas al ili kontrolpetojn, kiuj inkluzivas ligilojn al retpaĝo (kiel osmcha.org), montrante la ŝanĝojn faritajn en la ŝanĝaro. Ĉi tio permesas, ke ĉiu ŝanĝaro estu vidata de almenaŭ du uzantoj, pliigante la verŝajnecon de detekti ajnajn mapajn erarojn. Ĉi tio devus konduki al **plibonigo de la datumkvalito** en la OSM-datumbazo. * havi fidindan kaj kontrolitan registron de tempo pasigita de OSM-mapistoj povas **plibonigi financadon de la tuta OSM-ekosistemo**. Ekzemple, la totala labortempo, kalkulita de la individuaj laborraportoj kiel montrite sur la [https://rovas.app/openstreetmap/ Openstreetmap-projekta paĝo en Rovas], povas esti uzata por provizi al eblaj sponsoroj kontrolitajn datumojn pri la mapado-farado de volontulaj mapistoj. La temporegistro ankaŭ povas servi kiel ilo por instigi komercajn konsumantojn de la OSM-datumoj reciproki kaj rekompenci la OSM-komunumon per tre bezonataj fondusoj. Ĉi tiuj povas esti uzataj por plibonigi la servilan infrastrukturon aŭ finance subteni mapadajn klopodojn tutmonde. == Instalado kaj agordo 1. Por uzi la kromaĵon, vi devas havi konton en Rovas. Konvene, Rovas provizas opcion registriĝi per unu el pluraj OpenID-identecprovizantoj, inkluzive de Openstreetmap. 1. Sekve, en la Kromaĵoj-ekrano de la JOSM-preferoj, elektu la Rovas Connector-kromaĵon kaj aktivigu ĝin. 1. De la **Rovas API**-panelo de [https://rovas.app/user via profilo], kopiu la API-ŝlosilon kaj API-ĵeton en la simile nomitajn kampojn en la agorda paĝo de la Rovas Connector-kromaĵo. Klaku markobutonon por konfirmi, ke vi ne estas pagata de firmao por via JOSM-laboro. La agordo **Timer tolerance** en la kromaĵpreferoj determinas la longon de neaktiva tempo inter uzantaj agoj, kiu estas kalkulita kiel aktiva. La kampo **Project ID** kutime restos kun la defaŭlta valoro. [[Image(Help/Plugin/RovasConnector:josm_rc_prefs.png,link=,600px,align=center)]] == Uzado de la kromaĵo La kromaĵhorloĝo startas en la momento, kiam JOSM estas startigita. La horloĝo (pasinta tempo) estas ĝisdatigita ĉiufoje, kiam tavolo estas aldonita, aŭ ŝanĝo estas farita (nodeto estas movita, aldonita aŭ forigita...). La kromaĵ-provizita informbloko montras la pasintan tempon. La valoro povas esti restarigita al 0, aŭ al arbitra tempo per klako sur la butono **Reset timer**. [[Image(Help/Plugin/RovasConnector:josm_rc_timer.png,link=,600px,align=center)]] Post kiam redaktoj estas alŝutitaj al OSM kaj la preferoj por la kromaĵo estas kompletaj, montriĝas dialogskatolo, kiu permesas al la uzanto krei raporton en Rovas: [[Image(Help/Plugin/RovasConnector:josm_rc_save.png,link=,600,align=center)]] La Rovas [https://rovas.app/rules regulpaĝo] priskribas detale, kio okazas, kiam laborraporto estas kreita. == Kontakto kun programisto Bonvolu raporti problemojn kaj sugestojn en la [https://gitlab.com/JOSM/plugin/RovasConnector/-/issues projekta problemspurilo]
Note:
See
WikiFormatting
and
TracWiki
for help on editing wiki content.
Change information
Your email or username:
E-mail address and name can be saved in the
Preferences
Comment about this change (optional):
Note:
See
TracWiki
for help on using the wiki.