| 1 | [[TranslatedPages(revision=6)]] |
| 2 | = Sonora Mapado: Sonaj fragmentoj kun vojsignoj = |
| 3 | |
| 4 | Ĉi tiu metodo de sonora mapado uzas vojsignojn kolektitajn per via GPS por identigi la pozicion de trajto kaj apartajn sonajn registradojn por ĉiu noto. |
| 5 | |
| 6 | == Proceduro: == |
| 7 | |
| 8 | === Antaŭ ol vi komencas === |
| 9 | |
| 10 | 1. Ĉu vi havas taŭgan programaron por ligi la sonajn trakojn al la GPX-dosiero se via GPS ne subtenas voĉnotojn rekte (ne estas multaj, sed interretaj tabuloj kun enkonstruita GPS ofertas la eblecon) |
| 11 | * kio necesas estas sufiĉe simpla: por ĉiu vojsigno en la GPX-dosiero, <link>-elemento devas esti aldonita, kies {{{href}}}-atributo enhavas dosieran URL-on referencantan al la WAV-dosiero por tiu punkto. Se vi konsekvence faras dosieron por ĉiu punkto, estus eble aŭtomate redakti la XML-on por aldoni la dosierajn referencojn al la vojsignoj en sekvenco. Ekzemplo: |
| 12 | {{{#!xml |
| 13 | <wpt lat="39.400611" lon="8.602494"> |
| 14 | <desc>2009-05-30T23:28:33Z</desc> |
| 15 | <link href="VOX02899.wav"><text>VOX02899.wav</text></link> |
| 16 | </wpt> |
| 17 | }}} |
| 18 | |
| 19 | === Dum esplorado === |
| 20 | |
| 21 | 1. Faru vian esploradon. Faru vojsignon kaj diktigu la respondajn notojn laŭ la maniero preskribita de via GPS-ricevilo, aŭ simple komencu registri sur via voĉregistrilo post farado de vojsigno, registru viajn notojn, kaj haltu (ne paŭzu) la registradon. |
| 22 | * Iuj ciferecaj voĉregistriloj limigas la nombron de individuaj registradoj, kiujn vi povas fari, ekzemple al 100, kio povas esti iom limiga dum longa mapada sesio. |
| 23 | |
| 24 | === Sur la komputilo === |
| 25 | |
| 26 | 1. Elprenu viajn trakojn el la GPS kiel GPX-dosieron, kaj, se la aparato ne aŭtomate integras ilin, viajn sonajn trakojn el la registrilo kiel WAV-dosierojn. |
| 27 | * JOSM (fakte, Java-enkonstruitaj sonaj instalaĵoj) ne rekonas ĉiun varion de WAV-dosieraj kodigoj. Se vi bezonas (JOSM diros al vi), konvertu vian registradon al taŭga formato uzante ekzemple [http://audacity.sourceforge.net/ Audacity]. 8,000 16-bitaj specimenoj po sekundo estas racia formato. |
| 28 | |
| 29 | 2. [wikitr:/Help/Action/Open Malfermu] vian GPX-dosieron. Ĉi tio kreos (a) GPX-tavolon montranta la trakon kaj (b) Markilan tavolon enhavanta la vojsignojn kiel pretfaritajn Sonajn Markilojn. |
| 30 | * se vi ne vidas sonajn ikonojn kun la Markiloj, kontrolu, ke [wikitr:/Help/Action/ShowHideTextIcons Montri/Kaŝi Tekston/Ikonojn] en la kunteksta menuo por la Markila Tavolo ne estas malŝaltita. |
| 31 | * Alie, plej verŝajne JOSM ne rekonis la <link>-elementon en la GPX-dosiero. La ligilo devas esti URL (ofte "file:..." URL) kaj finiĝi per ".wav" por esti rekonita. |
| 32 | |
| 33 | 3. Ludu ĉiun Markilon kaj kreu la stratojn kaj trajtojn, kiujn vi priskribis ĉe la lokoj indikitaj de la Markilo, en la kutima maniero. |
| 34 | |
| 35 | ---- |
| 36 | |
| 37 | Reen al [wikitr:/Help/AudioMapping Sonora Mapado] [[BR]] |
| 38 | Reen al [wikitr:/Help Ĉefa Helpo] |