[[TranslatedPages(revision=21)]] = Fontkodo = Ĉi tiu paĝo enhavas informojn pri la fontkodo kaj la paŝoj por kompili. Kono de Java ne necesas, iuj partoj de la kodo estas klarigitaj en komentoj. Vi povas inspekti unuopajn dosierojn per la reta fasado ĉe [/svn] (aŭ [fonto: retumilo]). == Akiri la fonton ==#Akirilafonton * El la oficiala Subversion-deponejo (rekomendita se vi interesiĝas nur pri la JOSM-kerno): {{{ #!sh svn co https://josm.openstreetmap.de/svn/trunk josm }}} * El la antaŭa OSM Subversion-deponejo (rekomendita se vi ankaŭ interesiĝas pri kromprogramoj): {{{ #!sh svn co https://josm.openstreetmap.de/osmsvn/applications/editors/josm }}} * JMapViewer el la antaŭa OSM Subversion-deponejo {{{ #!sh svn co https://josm.openstreetmap.de/osmsvn/applications/viewer/jmapviewer/ }}} * Se la malnova URL https://svn.openstreetmap.org/applications/editors/josm estas uzata, tiam iru al la labora kopio kaj voku {{{svn relocate}}} kun la nova URL. * El la neoficiala [https://github.com/JOSM/josm GitHub-spegulo]: {{{ #!sh git clone https://github.com/JOSM/josm.git }}} * El la neoficiala [https://github.com/JOSM/josm-plugins josm-plugins GitHub-spegulo]: {{{#!sh # Ni efektive replikas la dosierujan hierarkion de la JOSM svn-deponejo por ke la kromprogramoj povu esti konstruitaj. mkdir josm && cd josm git clone git://github.com/JOSM/josm-plugins.git plugins # Ĉi tio estas necesa por konstrui plej multajn kromprogramojn. git clone https://github.com/JOSM/josm.git core ln -s core/tools plugins/00_core_tools ln -s core/test/lib plugins/00_core_test_lib ln -s core/test/config plugins/00_core_test_config }}} == Kompili la fontkodon == === Kompilado uzante Ant ===#KompiladouzanteAnt La plej facila maniero kompili JOSM, kondiĉe ke [https://adoptopenjdk.net/ OpenJDK] kaj [https://ant.apache.org/ Ant] estas ĝuste instalitaj sur via maŝino, estas iri al la {{{josm}}} dosierujo kaj tajpi: {{{ #!sh ant clean dist }}} Tio kreos dosieron `dist/josm-custom.jar` se sukcesa. === Kompilado uzante IDE & rulado de testoj === → [[wikitr:/DevelopersGuide/Compiling]]